Osetlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | os.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | oseta |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 22-a de aŭgusto 2024 | |
Artikolnombro | 18 913 |
Profundeco | 57.7 |
Paĝoj | 69 294 |
Redaktoj | 563 899 |
Uzantoj | 25 401 |
Aktivaj uzantoj | 27 |
Administrantoj | 3 |
Dosieroj | 150 |
La osetlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la oseta lingvo.
La 22-an de aŭgusto 2024 ĝi enhavas 18 913 artikolojn.
La fondon de tiulingva Vikipedio influis Vikipedio en Esperanto, kies aktivulo Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov faris la peton kaj la fruan aranĝon de la osetlingva eldono en februaro 2005[1][2].
La osetlingva Vikipedio estis kelkfoje favore menciita en amaskomunikiloj de Osetio, inkluzive de nord-osetia televido[3]. Ĝi tamen kreskas ne tre rapide, parte pro limigita uzo de la skriba oseta lingvo — por plejparto de etnaj osetoj la kutima skriba lingvo estas la rusa, eĉ se ili tre bone parolas la osetan.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search